Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2021

Jonathan Cooper kaj Tatjana Loskutova (19 Dec)

La 3an dimanĉon de ĉiu monato
16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) – Rimarku, Sidnejo nun sekvas somertempon

Programo

(Estontaj sesioj anonciĝos.)

Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au

Antaŭaj sesioj

19 Decembro 2021

Efike prelegi – Jonathan Cooper (Aŭstralio)
Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al la mondo potencan ilon. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste one aŭdis la esprimon “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas al tiu fenomeno, inkluzivas konfuzajn grafikojn, lumbildojn kun tro da teksto, kaj prelegantojn, kies ideo pri bona prezentado estas nur voĉlegi la tekston sur ĉiu lumbildo. Ĉi tiu mallonga prezentado inkluzivas kiel plani kaj strukturi prelegon, kiel kapti la intereson de la spektantaro, kaj teknikajn konsilojn.
Poste, Jonathan kaj AEA-prezidanto Sandor Horvats parolas pri la venonta Aŭstralia kaj Nov-Zelanda kongreso kaj somerkursaro kaj kiel oni povos partopreni.
MONA-12 en Irano – Tatjana LOSKUTOVA (Rusio)
Irano estas lando enigma, mistera kaj mirinda, kiun ne multaj turistoj vizitas. La perslingva kulturo estas sendube unu el la grandaj mondaj kulturoj, sed ĝi estas tre malmulte konata ekster Irano. La fakto, ke la Esperanto-movado en Irano komenciĝis antaŭ pli ol jarcento montras, ke irananoj estas malfermitaj al internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj. La Esperanto-aranĝo MONA-12 (la 12a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika kunveno, dum printempo de 2019) ebligis iranajn samideanojn prezenti sin kiel aktiva kaj nedisigebla parto de tutmonda E-komunumo kaj konatigi aliajn pri la beleco de sia lando.
(Bedaŭrinde, tiu prelego ne estis registrita, laŭ peto de la preleganto.)

21 Novembro 2021

Rilato inter Indiĝenaj rajtoj kaj naturkonservado en Brita Kolumbio, Kanado – Mark Fettes (Kanado)
Mark Fettes estas asista profesoro en la Fakultato pri Edukado en Universitato Simon Fraser, kaj inter 2013 kaj 2019 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Liaj laborkampoj estas: strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado.
Stuttgart 21 – Kiel stacidom-projekto revoluciigis la politikan sistemon en Baden-Württemberg – Rainer Kurz (Germanio)
“Stuttgart 21” estas la plej granda konstruejo en Eŭropo. Ĝi akre apartigas la popolon de Stutgarto kaj Germanio. Ĝi kaŭzis batalegon inter kontraŭuloj kaj la polico, grandajn politikajn debatojn, la unuan plebisciton en la ŝtato, kaj finfine ŝanĝon de la registraro de Baden-Württemberg, kiu nun havas la unuan germanan ĉefministron de la verda partio. Rainer Kurz el Stutgarto fotodokumentis la evoluon surloke.

17 Oktobro 2021

Eksterordinaraj lokoj tra la mondo – David Ryan (Nov-Zelando)
David rakontas pri strangaj/nekutimaj lokoj kiujn li vizitis dum siaj mondvojaĝoj.
Nia biena gastrestejo “Ĉerizsupro” – John kaj Lesley Gallagher (Aǔstralio)
John (Ĝono) kaj Lesley (Lenjo) esperantistiĝis en 1997 dum la 82a Universala Kongreso en Adelajdo. Ili translokiĝis al Tasmanio en 2000 kaj tie kreis bienan gastrestejon.

19 Septembro 2021

Mirindaj Birdoj – HONG Sungcho (Koreio)
Oni ofte renkontiĝas kun birdoj en nia ĉiutaga vivo. Tamen multajn pri la birdoj ni ne scias, inkluzive de nomoj. Oni neniel scias, ke ili ankaŭ havas individue apartajn distingaĵojn kiel homoj. Sungcho rakontas pri aferoj rilataj al sonoj, aspektoj, inteligentecaj aktivadoj, migradoj kaj aliaj agadoj de birdoj.
(Rimarku: Pro kopirajta aserto de Seoul Broadcasting System, la videaĵo de tiu prelego ne estas spektebla.)
Bruno Gröning: Ĉu la plej granda saniganto de la 20a jarcento? – Trevor Steele (Aǔstralio)
Trevor prezentas la vivon kaj agadon de tiu pridisputata saniganto.

15 Aŭgusto 2021

Esperanto-urbo Herzberg 15-jara: ideoj realigitaj – Zsófia KÓRÓDY (Germanio)
Zsófia gvidas nin en virtuala ekskurso tra Herzberg am Harz, Germanio, okaze de la 15-jara datreveno de la ubo kun Esperanto-historio. Ŝi mallonge prezentas kiel Esperanto-urbo Herzberg ekestis, kaj rerigardas gravajn evolupaŝojn, kiuj kontribuis al la “verdigo” de la urbo, kaj al la apero de daŭripovaj, publike videblaj rezultoj. Ŝi raportas pri la konstanta stabilig-agado fare de Esperanto-Centro Herzberg, rakontas pri ĝiaj planoj kaj diskutas pri novaj, realigeblaj ideoj, sponsorado kaj internaciaj kunlaborebloj.
Esperanto-podkasto en la Indonezia – Ilia Sumfila DEWI (Indonezio)
Ilia estas aktiva movadano, kiu klopodas utiligi diversajn manierojn por reklami Esperanton al indonezianoj. Pro la pandemio, ŝi trovis, ke multajn senpagajn kursojn oni povas virtuale partopreni. Tial ŝi lernis pri podkastoj kaj kiel facile krei ilin. Ĉar plejparte de la podkast-auŝkultantoj en Indonezio estas gejunuloj, ŝi opinias, ke estas bone utiligi ilin por reklami Esperanton. En sia prezentaĵo, ŝi volas montri kiel ankaŭ vi povos krei vian Esperanto-podkaston.
(dooniaesperanto: La podkasto de Ilia)

18 Julio 2021

AMO: De 2014 ĝis Oceanio – Stefan MacGill (Hungario)
La AMO-programo de UEA naskiĝis en marto 2014 per la unua seminario en Hungario. Ĝis la fino de 2014, seminarioj okazis en kvar kontinentoj – mankis nur la kvina. Finfine, komence de 2020, la programo atingis Oceanion per la 62a seminario en Aŭklando, Nov-Zelando.
Magia spektaklo – Fukuda TOSHIRO (Japanio)
Fukuda estas senlandlima magiisto. Li jam montris sian mirindan prezentaĵon al infanoj (kaj plenkreskuloj) ĉirkaŭ la mondo. Li vizitis orfejojn, rifuĝejojn kaj lernejojn en multaj landoj, inkluzive de Etiopio, Afganio, Sirio, Irako kaj Tibeto. Dum tiu prezentaĵo, li ankaŭ klarigas kelkajn ideojn pri magio.

20 Junio 2021

Lingvaj esploroj en la malnova konga reĝlando – Heidi Goes (Belgio)
Heidi Goes esploras ekde novembro 2014 pri la Konga Lingvaro (Kikongo Languages Cluster), kadre de siaj doktorigaj esploroj, kiuj nun estas preskaŭ ĉe la fino. Post enkonduko pri la lingvaro, ŝi rakontas pri la esploroj surloke en Kongolando kaj precipe Angolo. Sekvas prezento de parto de la rezultoj de la esploro: pri la lingvoj parolataj en la provinco Kabindo (Angolo), pri vokalharmonio en verboj, kaj pri la diversaj ebloj formi diminutivojn uzatajn en la lingvaro.
Traduko de poezio – ĉu ĝi vere perdiĝas? – Nicolau Dols Salas (Majorko/Hispanio)
Nicolau Dols Salas estas profesoro pri kataluna filologio en Universitato de Balearaj Insuloj (Universitat de les Illes Balears). Li estas ankaŭ membro de Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans, la oficiala lingva akademio de la kataluna. Li mastriĝis kaj doktoriĝis unue pri fonologio, kaj poste mastriĝis pri Orientaj Aziaj Studoj. Liaj esplorinteresoj estas fonologio, gramatiko kaj sociolingvistiko. Ekde 2014 li instruis la programon de Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

16 Majo 2021

La evoluo de la Esperanto-movado en Azio kaj Oceanio post 2000 – So Jinsu (Koreio)
So Jinsu prezentas la trian kaj lastan parton pri la historio de Esperanto en Azio.
Esperantlingva bildo de la mondo – Ilona Koutny (Hungario/Pollando)
Tiu prelego levas la demandon pri la rilato inter lingvo kaj pensado, kiel speguliĝas kulturo en la lingvo, ĉu esperantistoj havas similan lingvan bildon de la mondo kaj, surbaze de esploro, provas doni interesajn respondojn.

18 Aprilo 2021

La strategio de la Esperanto-movado en Azio, 1989–1995 – So GILSU (Koreio)
La dua parto de la esplorado de la historio de Esperanto en Azio.
Esperanto-instruado: iom el mia sperto en aziaj landoj – Tatjana LOSKUTOVA (Rusio)
“De post la vizito en Ĉinio (la 89a UK, en 2004) kaj la vojaĝo al Japanio (la 92a UK, en 2007) mi sopiris pri Azio. Tamen ne nur ekzotikeco logis min, sed ankaŭ emo helpi al lokaj esperantistoj integri kaj disvastigi la Internacian Lingvon en socian kaj kulturan vivon. Rezulte: Esperanto-instruado en sep aziaj landoj.”
Rimarku: Pro neeviteblaj tialoj, la sonkvalito ne estas bona. Ni pardonpetas.

21 Marto 2021

La azia Esperanto-movado en la komenco: 1965–1990 – So GILSU (Koreio)
La unua parto de tri prelegoj pri la Esperanto-movado en Azio/Oceanio.
Rekrei la paradizon – Paulo S VIANA (Brazilo)
La mondkonata brazila fotografiisto Sebastião Salgado kaj lia edzino Wanick Salgado de pluraj jaroj engaĝiĝis en ampleksan projekton por rearbarigi la Atlantikan Arbaron, en Brazilo – gravan ekologian sistemon, kiun la homoj jam detruis je 90 procentoj de ĝia areo. Ilia agado inspiras aliajn homojn fari la samon kaj estas internacie rekonata.

21 Februaro 2021

Amnestio Internacia – Trevor Steele (Aŭstralio)
Trevor klarigas la komencon, la historion, la celojn kaj la principojn de tiu mondfama asocio, kaj mencias kelkajn el ĝiaj atingoj.
Kiu mi estas? DNA por genealogio – Joanne Johns (Aǔstralio)
Aǔdu pli-stranga-ol-fikcian rakonton pri naǔ-jara serĉo por unu amorema ŝipano. Ĉu eblas trovi familianon sen eĉ nomo?
Rimarku: Pro kialoj de privateco, tiu prelego ne estas spektebla en YouTube.

20 Decembro 2020

ACM: Afrika Centro Mondcivitana – François HOUNSOUNOU (Benino). ACM Benino estas ne-registara organizo neprofitcela. Ĝi havas duoblan rolon: edukado kaj Esperanto. François klarigas ĝian rolon. [Rimarku: Bedaŭrinde, la son-kvalito de la originala prelego – pro malbona retkonekto – estis tro malalta, do tio estas re-registraĵo.]
Iniciato Komunikadmasko – Rainer Kurz (Germanio). Rainer fondis la iniciaton komunikadmasko.org. La neprofitcela teamo disvolvas travideblajn maskojn kontraǔ KOVIM-19, por ke ni baldaǔ povos rekomenci normalan vivon ne endanĝerigante aliajn.

15 Novembro 2020

Eldonejo Lorenz: 45 jaroj disvastigante spiritismon kaj Esperanton – Alvaro Motta (Brazilo)
La filipina lingvo: krizo pri identeco? Kurioza produkto de kolonia memoro – Albert Stalin Garrido (Filipinoj)
La filipina lingvo, oficiale la nacia lingvo de Filipinoj, havas kuriozan elementon: ĝi estas konfuza mikso de pluraj lingvoj, lokaj kaj fremdaj. Kiel tio efikas sur ĝiajn parolantojn? Ĉu vi povos kompreni kelkajn frazojn? Rigardu la kuriozan lingvopolitikon en Filipinoj, mem spuron de jarcentoj de koloniaj radikoj.

18 Oktobro 2020

MAS (Monda Asembleo Socia) – Pere de bildoj, Eddy Raats (Belgio) klarigas la statutojn de MAS, poste parolas pri MAS-eldonoj kaj montris la kovrilojn de kelkaj novaj eldonoj. Fine li prezentas kelkajn el siaj verkoj kaj parolas pri sia nuna projekto.
KER ekzamenoj – Szabolcs SZILVA (Hungario/Pollando) klarigas la signifon de KER-ekzamenoj kaj gvidas kelkajn interagajn taskojn kun la partoprenantoj. Li ankaǔ prezentas sian novan libron, Pri Kio Temas.(Atentu: Szabolcs SZILVA ne oficiale reprezentas la KER-teamon.)

20 Septembro 2020

Mia esperantista vivo – Fama esperantisto Carlo Minnaja esploras sian tre varian esperantistan vivon kaj ankaŭ aludas al kelkaj ne-esperantistaj partoj.
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)Manfred Westermayer el Germanio prezentas la historion, la evoluon, la celojn, atingojn kaj la nunan situacion de AVE. Informo pri AVE

16 Aŭgusto 2020

Historiaj pandemioj kaj la sekvojTrevor Steele (Aŭstralio)
Kenwood House: historia domego en norda LondonoAnna Löwenstein (Britio). Anna estas volontulo (en pli feliĉaj tempoj) ĉe Kenwood House en norda Londono. Tiu bela domego estas nun plena je elstaraj artaĵoj el la 17a ĝis 19a jarcentoj. Anna montras kelkajn el la plej gravaj pentraĵoj, kaj rakontas iujn neatenditajn faktojn pri la homoj, kiuj loĝis tie antaŭ 250 jaroj.

19 Julio 2020

Monato – 40 jaroj: La historio de la mondfama Esperanta revuo – Paŭl Peeraerts (Belgio), ĉefredaktoro de Monato
La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion – D-ro Márkus Gábor (Hungario), ekonomikisto kaj verkisto

Posted in Evento.