2015 kongreso: raporto kaj komentoj

Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Melburno (02 – 11 januaro 2015)

Ilia Dewi (Indonezio) kaj Teofilo Jesu Maria de Jesus (Orienta Timoro), dum la ekskurso al St Kilda

Partoprenis 50 homoj el 7 landoj en la kuna aŭstralia kaj novzelanda kongreso kaj somerkursaro ĉe International House, Melburna Universitato.

Ĉar ni vere volas plibonigi niajn rilatojn kun niaj najbaraj landoj ni invitis Ilia Dewi el Indonezio kaj Teofilo de Jesus el Orienta Timoro. Ambaǔ bone reprezentis siajn landojn.

“La kongreso okazis en agrabla etoso kaj niaj akraj internaj problemoj de la lastaj jaroj tutcerte preskaǔ malaperis en la mallumo de historio,” asertis Sandor Horvath, la nuna AEA prezidanto.

Nia Trevor Steele instruis la spertulojn pri la krucmilitoj, Rikardo Newsum gvidis la “progresantojn”, kaj Ilia, nia gasto el Indonezio, instruis la komencantojn.

Kelkaj el la pintaj prezentaĵoj estis surscenigo de la filmo 54 Tagoj kun subteksto en Esperanto, la indonezia vespero, kaj nia unua defora prezentaĵo, far Richard Delamore pri Esperanto-TV.

Ni esperas, ke nia venonta kongreso estos komuna, trilanda (Indonezio, Aǔstralio, Novzelando) dum pasko 2016 en Bandung, Indonezio. Kompreneble ni bonvenigos vizitantojn el ĉiuj landoj.

Chris Krageloh parolas pri interlingvistiko

Pli da fotoj haveblaj

Komentoj de la partoprenintoj

Ĝenerale, la kongreso kaj somerkursaro ricevis pozitivajn komentojn de kelkaj personoj (“bona”, “ĝuinda”, “mi lernis multon”). La organizado de la evento, inkluzive de informo pri kiel iri tien, estis ankaŭ laŭditaj. Tamen, unu respondinto atentigis la neceson allogi pli da gejunuloj.

La kongresejo ankaŭ ricevis pozitivajn komentojn, pro sia konveneco (“ĉio en unu loko”), loĝado, manĝoĉambro, salono, manĝo kaj la amikemaj laboristoj. Unu homo ŝatis la vegetarajn elektojn. Tamen, unu afero pri la ejo, kiu ricevis plej da negativaj komentoj, estis la sendrata interret-konekto (Wi-Fi): tre malfacile konekti (nur kvar iloj povis konekti samtempe) kaj ofte tre nefidinda kaj malrapida.

La lecionoj estis ĝenerale bonricevitaj, kaj ĉiuj tri instruistoj laŭdiĝis. Tamen kvar respondintoj el la lecionoj por progresintoj skribis ke ili preferus nivelon inter “komencantoj” kaj “progresintoj”, kaj unu esprimis malfacilon per la rekta metodo. Unu respondinto en la klaso por spertuloj plendis ke malbona prononcado de iuj partoprenintoj (kiu malfaciligis komprenadon de la teksto) ne estis korektataj.

Pluraj respondintoj laŭdis la programon (“bona mikso de prelegoj”, “bone organizita”, “bona ekvilibro inter ekskursoj, lecionoj kaj individuaj prezentoj”). La ekskursoj estis priskribitaj kiel “ĝuindaj” de tri respondintoj, sed du plendis pri la konfuzo kun temp-kunordigo inter la ekskursoj “Ekologia Melburno” kaj “NGV”. Du respondintoj sugestis ke povus esti pli bona ekvilibro inter Esperanto kaj la angla, kaj unu sugestis posttagmezajn programerojn por komencantoj aŭ malpli spertaj esperantistoj. Aliaj sugestoj estis:
• meti elektaĵojn post vespermanĝo
• havi paroladojn pri Melburno aŭ Viktorio, por tiuj, kiuj vizitas la urbon
• havi programeron por komencantoj samtempe kiel la jarkunsido
• organizi “Google Hangout”, por ke neĉeestantoj povu spekti la prelegojn samtempe el ie ajn en la mondo, kaj por ke ni povu havi pli da prelegoj de neĉeestantoj, kiel la prezento de Richard Delamore.

Unu ekstra komento estis plendo pri la interrompado kaŭzita de dumprograma fotado, aparte kiam fulmo estis uzita.

La kongresa koruso prezentas

Posted in Kongreso and tagged , .