Esperanto sub la Suda Kruco – nia revuo

ESK 2019-09   ESK 2019-12   ESK 2020-03

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio – kaj ankaŭ por la Novzelanda Esperanto-Asocio – estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). Ĝi plenas de informoj pri lokaj esperantaj eventoj, la plej lastaj libraj recenzoj, interretaj sugestoj, ŝercoj, konkursoj, klarigoj por komencantoj, kaj multaj aliaj utilaj kaj interesaj novaĵoj.

Membroj de AEA ricevas ĉi tiun amuzan kaj informan revuon. Por informoj pri membriĝo al AEA, vidu nian membriĝan paĝon.

Kontribuoj al Esperanto sub la Suda Kruco ĉiam estas bonvenaj ĉe esk@esperanto.org.au. Bonvolu inkluzivi alt-kvalitajn fotojn se eblas.

Aktuala numero

Volumo 27[1], numero 138: marto 2020

Antaŭparolo, Terry Manley
Preparu vin por la Montreala kongreso!, David Ryan (Wellington)
Estas ĉiam io nova: poŝtmarkoj, Mark Hamme (Viskonsino, Usono)
Helen Keller: lumo en mallumo, Trevor Steele (Adelajdo)
Historia germana influo en Afriko, David Ryan (Wellington)
Kelkaj pensoj pri George Orwell kaj Esperanto, Trevor Steele (Adelajdo)
Aŭklanda kongreso de januaro: fotoj kaj komentoj
La Fluganta Elefanto: japanaj balon-bomboj, J. Marc Schmidt
La Granda Viktoria Biciklado, Sandor Horvath (Adelajdo)

Pasintaj numeroj

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – dua serio

(Antaŭvenaĵo de ESK)

La Rondo

(Antaŭvenaĵo de The Australian Esperantist – dua serio)

La Informilo

(Antaŭvenaĵo de La Rondo)

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – unua serio

(Antaŭvenaĵo de La Informilo)

Disponeblas ankaŭ iuj aliaj numeroj, en formato PDF. Por pliaj informoj, bonvolu sendi mesaĝon al info@esperanto.org.au

Pri sendado de artikoloj al ESK

Artikoloj – aŭ dosierujoj enhavantaj artikolojn kaj fotojn – povas esti senditaj al ESK per esk@esperanto.org.au.