Dua trilanda kongreso 2018

La trilanda kongreso en Bekasi 2018 jam finiĝis. Ĉi tiu paĝo informas pri kio okazis.
Indonezio / Aŭstralio / Novzelando

BEKASI, INDONEZIO : 28 Marto – 2 Aprilo 2018

HORISON HOTEL
JI. KH. Noer Ali, Kayuringin Jaya, Bekasi Sel., Kota Bks, Jawa Barat 17148, Indonezio

Vidu raportojn, komentojn kaj fotojn

SPECIALAJ GASTOJ
Heidi Goes (nask. 1976, Belgio) diplomiĝis pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj kun disertaĵo pri la Esperanto-movado en Afriko (1999). Ŝi estas kunkompilanto de la indonezilingvaj ŝlosilo Kunci Esperanto (2009) kaj Fundamento de Esperanto (2017). Dum ĉi tiu kongreso ŝi prezentis sian libron pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio.
Albert Stalin Garrido estas la nuna prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ). Li gvidis la restarigon de la Esperanto-movado en Filipinoj en 2013, kiam li estis nur 15-jara. Nun 19-jara diplomiĝonta studento pri geografio en la Universitato de Filipinoj, li ankaŭ koncentriĝas pri filipinaj kaj japanaj studoj.

INSTRUISTOJ
PARK Soohyean (“Elstara”), membro de ILEI kaj iama estrarano de Korea Esperanto-Asocio
Marc SCHMIDT, instruisto kaj verkisto de bildrakontoj

PROGRAMO inkluzivis:

• Klasoj de Esperanto je du niveloj
• Vespero de teatro kaj muziko
• Esperanto-ekspozicio
• Bankedo
• Ekskursoj
• Babilado, ridado
• Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj

Elŝutu la plenan programon (PDF, 11 paĝoj, 201 KB)

Elŝutu la Duan kongresan bultenon (PDF, 4 paĝoj, 401 KB)

ANTAŬ- KAJ POST-KONGRESA EKSKURSOJ

La antaŭkongresa ekskurso estis en Anyer, la 23-a ĝis la 27-a de Marto 2018. La programo ĉefe temis pri marbordaj aktivaĵoj kaj la vulkano Krakatau.
Pli da informo pri la ekskurso al Anyer (PDF, 137 KB)

La postkongresa ekskurso estis en Balio, la 3-a ĝis la 6-a de Aprilo 2018.
Pli da informo pri la ekskurso al Balio (PDF, 146 KB)

Raportoj, komentoj kaj fotoj

Raporto de la prezidanto de AEA
Raporto de Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio)
Adiaŭa mesaĝo de Albert Stalin Garrido (Filipinoj)
Komentoj de kongresanoj
Orienttimoranoj rakontas

Posted in Evento, Kongreso and tagged , , .