Prelegserio per Zoom

2 viroj, 1 leganta revuon

Paŭl Peeraerts kaj Márkus Gábor (16-julio-2020)

La 3-an dimanĉon de ĉiu monato
16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+10)

Programo

19-a de julio 2020

Monato – 40 jaroj: La historio de la mondfama Esperanta revuo
– Paŭl Peeraerts (Belgio), ĉefredaktoro de Monato
La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion
– D-ro Márkus Gábor (Hungario), ekonomikisto kaj verkisto

Estontaj temoj kaj prelegantoj estas anoncotaj:

Datoj
16-a de aŭgusto 2020
20-a de septembro 2020 (Carlo Minnaja)
18-a de oktobro
15-a de novembro
20-a de decembro

Se vi deziras partopreni iun sesion, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au
Ni sendos al vi la ligilon la tagon antaǔ la evento.

Virtuala Unu-taga Kongreso

Dimanĉon, la 7-an de Junio 2020
Per Zoom

ĜISDATIĜO 11-jun-2020: Spektu Videaĵojn
5 Esperantists

Duncan Charters, Katalin Kováts, jOmO, Renato Corsetti, Keyhan Sayadpour

AEA organizis virtualan vintran kongreson dum la tuta tago.

Ni havis la jenajn eksterlandajn prezentantojn:
• Duncan Charters, Usono
• Katalin Kováts, Nederlando
• jOmO, Francio
• Renato Corsetti, Britio
• Keyhan Sayadpour, Irano

Ni ankaǔ oraganizis kelkajn lingvo-klasojn por komencantoj.

Partoprenado estis SENKOSTA. Oni povis partopreni la tutan tagon aǔ elekti nur kelkajn sesiojn.

PROGRAMO

[Tempoj laŭ orienta Aŭstralio (UTC+10:00)]

08:30
Malferma “ceremonio”: Bonveno, klarigoj pri la programo

09:00
Esperanto dum KOVIM-19 – Duncan Charters, Usono (prezidanto de UEA)

10:00
La Enciklopedio de Adam Lindsay Gordon – John Adams kaj la Esperanto-Kafoklubo de Torquay

10:30
Fama-nekonata virino el Adelajdo – Katja Steele, Aŭstralio

10:45
Kvizo: Lingvoj kaj geografio – Benno Lang, Aŭstralio

11:00
Kafopaŭzo

11:30
La pandemio KOVIM-19 kaj la sansistemo en Irano – Keyhan Sayadpour, Irano (prezidanto de la Irana Esperanto Asocio)

12:30
Tagmanĝo

13:30
Taglibroj el la Infero: kronikoj de Viktor Klemperer – Trevor Steele, Aŭstralio
Viktor Klemperer estis judo, kiu mirakle travivis la 12 jarojn de Hitler.

14:30
Montessori edukado – Penny Vos, Aŭstralio
Kio ĝi estas, kaj kiel ĝi prezentas eblecojn kaj por kaj per Esperanto

15:30
Kafopaŭzo

16:00
Gravaj eroj pri la instruado de Esperanto – Katalin Kováts, Nederlando

17:00
Kiel mi verkas kantojn – jOmO, Francio (mond-fama kantisto)

18:00
Vespermanĝo

19:00
La angla kaj Esperanto – Renato Corsetti, Britio

20:00 → 
Neformala babilado

2020 kongreso: komentoj kaj fotoj

Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro – Aŭklando, Nov-Zelando (10a – 19a Januaro 2020)

La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando.

Niaj specialaj gastoj estis Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, fama verkisto kaj eks-vicprezidanto de UEA (2013–2019). Inter la programeroj estis ludvespero, tuttaga ekskurso al belaj naturaj lokoj proksime al la urbo, gvidata vizito al Aŭklanda Art-Galerio, kaj seminario por “Aktivula Maturigo” (AMO), kiu temis pri trejnado por altigi kapablojn de niaj aktivuloj.

Elŝutu tutan programon (304 KB PDF)

Grupfoto de kongresanoj
Malantaŭa vico: (de maldekstro) 1. Paŭlo Garwood, 2. Helen Palmer, 3. Georgia Naish, 4. Cecily Lee, 5. Vicky Crickett, 6. Rouan Van Ryn, 7. Franciska Toubale, 8. Emma Breuninger, 9. Chris Krageloh.
Meza vico: 1. Martin Purdy, 2. Don Rogers, 3. Vere Williams, 4. Penny Vos, 5. Ivan Pivac, 6. David Dewar, 7. Karlo Egger, 8. Berni Heinze, 9. Michael Carney, 10. Erin McGifford, 11. Eileen Jones, 12. Paul Desailly, 13. Cindy Lu, 14. Stephen Pitney, 15. Mara Molnja (Marie Elliott).
Antaŭa vico: 1. Kam Lee, 2. Ellen Thackray, 3. David Ryan, 4. Indrani Beharry-Lall, 5. Sandor Horvath, 6. Bradley McDonald, 7. Jonathan Cooper, 8. Heather Heldzingen, 9. Duncan Charters, 10. Stefan MacGill, 11. Zhang Wei (Wayne).
Mankas en la foto: John Hyndman, Marumi Smith, Gary Smith.
Foto: Kam Lee

Emma Breuninger parolas al la grupo
Emma Breuninger parolas pri “Vivo de ‘Germanaj Specialistoj’ en Sovetunio en la jaroj 1946 ĝis 1958”
Foto: Jonathan Cooper

Homoj ludas ĉirkaŭ cirkla tablo
Ludvespero (unua premio en la Kongresa Foto-konkurso kaj la Popola Elekto)
Photo: Helen Palmer

Vidi pli da fotoj »

Elektitaj komentoj

  • Mi ĝuis la konversaciojn de Stefan kaj lian instruadon. … La kursloko estis tre bona, la manĝaĵo sufiĉe agrabla kaj la programo interesa.
  • Multe da parolado tre helpis prononcadon kaj tuja pensadon. Ĝi multe helpis.
  • La ekskurso al la arta muzeo kun la gvidado de Jonathan estis tre informa kaj plezura. …
    Dum tridek jaroj mi kongresis en multaj landoj de Azio kaj Oceanio. Ĉiuj programeroj kaj distraĵoj kaj ekskursoj kaj manĝaĵoj kaj teatraĵoj kaj aǔkcio ktp de la unua E-evento por 2020, en bela Aǔklando, estis por mi la plej bonaj.
  • Mi ŝategis la kurson kaj kongreson. Finfine la oportuno uzi Esperanton kun pli lertaj kaj pli spertaj esperantistoj. Dankon! Mi lernis multe en la klaso por progresantoj, precipe ĉar Stefan parolis pri vasta vario de temoj, kaj li estas agrabla kaj sperta instruisto.
  • La teatraĵoj estis amuzaj. Estis tre utila komuniki kun Duncan kaj Stefan pri la tutmonda movado kaj renkonti – kaj rerenkonti – anojn de niaj lokaj asocioj.
  • Duncan Charters ege interesa kaj li estas spertulo pri la lingvo kaj la temoj. Ni estis ege bonŝancaj havi lin inter ni. Ĉiu estis bonhumora kaj amikema. La etoso ĉiam estis bonvena.
  • Mi ŝatis la neformalan rakonto-sesion, … la ludojn, la foto-konkurson, kaj arbo-plantadon.
  • Bela etoso de amikiĝo, amikeco, kunlaboro.
  • Mi tre ŝatis ĉi tiun kongreson. La manĝoj estis bonaj. La prezentadoj estis bonaj. La loko, la domoj kaj la ĉirkaǔa kamparo estis bonaj. Mi tre ĝuis komuniki kun multaj aliaj personoj, kiuj tiel bone regis la lingvon. Mi ne povas trovi unu punkton, kiun mi ne ŝatis. Mi antaǔĝuas la venontan kongreson, en kiu mi povas partopreni.
  • Bone, ke Duncan kuraĝigis homojn prezenti ion en la klaso. Tio bone funkciis por la nekutimaj Esperanto-parolantoj ankaǔ prezenti sin.
  • La ludoj multe helpis faciligi la lernadon de Esperanto. Se estus pli da ludoj en lecionoj, mi pensas, ke tio plibonigus la kurson.

Kompliaĵo de ĉiuj komentoj pri la kongreso estas havebla por membroj de AEA aŭ NZEA – sendu retleteron al info@esperanto.org.au

Kvar plenplenaj tagoj en Esperantujo

De Terry Manley (Armidale, NSK)

(Originale publikigita en Esperanto sub la Suda Kruco, vol. 26[2], num. 135, Junio 2019)

6 homoj laborantaj en la arkivo

Mi alvenis Esperantodomen marde vespere, la 23-an de Aprilo, kaj renkontis Franciska, kiu ankaŭ venis helpi pri la arkivo en Esperanto-Domo. Post iom da babilado ni iris butikumi kaj, reirinte al la klubo, ni vespermanĝis. Dmitri lasis por mi matracon kaj littukojn sur la supra etaĝo, kie mi dormis. Estis agrable aŭskulti la fluan, klaran voĉon de Franciska kaj havi oportunon konversacii vidalvide, kio mankas al mi en Armidale.

Je merkreda mateno alvenis Sandor, Jonathan, kaj Heather kun sia nepino, Elizabeth. Do estis sesopo da ni por plenigi la spacon kaj prilabori la arkivon. Post nelonga kunveno… ni eklaboris. Mi skribas “ek” sed tuj estis hezito, konstatante kiom da laboro alfrontis nin por klasifiki, ordigi, elskatoligi, skani, registri, ktp, la enhavon de la ĉambro. Sed decidante, ke vojaĝo de mil paŝoj komenciĝas per la unua paŝo, ni komencis.

Heather kaj Franciska koncentriĝis pri surbretigo laŭorda de la jam numeritaj libroj. Kaj ili ja daŭrigis tion dum tri tagoj, ĉar estis tiom da libroj. Mi gratulas ilin pro tia klopoda fokuso, sen kiu la tasko restus neplenumita. Je la unua tago Sandor kaj Jonathan esploris skatolojn, kiuj enhavis aŭstraliaĵojn, specife fotojn. Ili ankaŭ diskutis pri la sistemo ordigi librojn. Ĉar aliaj jam komencis per la sistemo Dewey ni konsentis daŭrigi tiel. Estas kaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj por tiu sistemo en la kazoj de specialaj kolektoj. La Esperanto-kolekto estas tiel ordigita kvazaŭ Esperantujo estas aparta lando, do ne kiel en normala aŭstralia biblioteko.

Je 14:30 ni iris al la ŝtata artgalerio. Per Meetup Jonathan organizis gvidi grupon dum unu horo je 15:00. Nia grupo kaj kvar aliaj – James, Doris, Helen kaj Dmitri – renkontiĝis por la afero. Jonathan montris al ni kelkajn pentraĵojn el la kolekto kaj klarigis kiel oni povas vidi eĥojn de kaj formoj kaj koloroj en iuj pentraĵoj. Li ankaŭ montris la uzon de la “ora proporcio” de iu pentristo. Kvin el ni decidis resti por plurigardi pentraĵojn kaj spekti filmon. La filmo estis “A Touch of Zen” (Nuanco da Zeno) el Tajlando, 1971.

Gvidata esploro ĉe la Art-galerio

Je ĵaŭdo alvenis al E-Domo ankaŭ Alan Turvey. Refoje Heather, Franciska kaj mi daŭrigis la surbretigon de libroj, dum Sandor, Alan kaj Jonathan fotis, enkomputiligis kaj registris fotojn el la skatoloj. Mi sentas, ke la laboro estas kiel memgvidata kurso, dum kiu ni lernis pri la sistemo Dewey, pri kiom da libroj okupas ĉiun kategorion, kaj krome,kiel ade laboris esperantistoj por krei tiun literaturon kaj originalan kaj tradukitan, inkluzive la fakajn librojn. Iuj lernis kiel plej bone utiligi poŝtelefonon por foti aferojn. Ni lernis pri iuj trezoroj de nia kolekto, pri unuaj eldonoj kaj raraĵoj.

En la vespero de ĵaŭdo kvar el ni – Heather, Sandor, Franciska kaj mi – iris renkonti [Esperantiston] Daniel Kane en Epping por vespermanĝi ĉe picejo. Estis vespero de bonhumora babilado, rememorante pasintecon kaj sciiĝante pri intertempaj okazoj.

Vendrede ses el ni (Elizabeth, la nepino de Heather, revenis) laboris pri la arkivo. El la suba ĉambro ŝvebis dolĉaj kantoj de rusa kantgrupo, kiu alvenis por sin ekzerci. Antaŭ ol komenci ni havis oportunon viziti la atelieron malantaŭ E-Domo, kaj la artistojn, kiuj laboras en ĝi. Hugh luis la ejon de la EFNSK ekde 1995 kaj sufiĉe sukcesis por daŭre labori tie. Li arigis komunumon de lokaj artistoj kaj la etoso estas vigla kaj ege interesa por ni.

Poste ni sukcesis pri la enmeto de preskaŭ ĉiuj libroj kun numeroj sur bretojn kaj multe da fotado. Komenciĝis ankaŭ la ordigado de iuj Esperanto-specialaĵoj kiel UEA aferoj: jarlibroj, kongreslibroj ktp. Ni deziras agnoski la laboron de tiuj, kiuj antaŭe prizorgis la arkivon. Ralph Harry, Peter Hai kaj Huigh Malcolm bezonas specialajn menciojn. Multaj el la gazetoj binditaj estas jam surbretaj danke al Huigh.

Je 15:00 ni kunvenis kaj montris kion ni individue faris kaj refoje resumis pri la celoj de la grupo kaj diskutis planon kiel daŭrigi la laboron. Post 16:00 multaj infanoj rusaj alvenis al la klubo por pentri kaj fari aliajn artaĵojn rilate al ties kulturo. Estis bone rimarki, ke la klubo vere vivas per la etendigo al alikulturaj grupoj. En la vespero mi kaj Franciska marŝis al Newtown (Njutaŭn), kie ni manĝis en restoracio kun tajlanda manĝaĵo. Hazarde ni rerenkontis Heather kaj Elizabeth surstrate.

Sabaton mi frue iris al Manlia plaĝo, kie mi ĝoje ludnaĝis en klaraj, glatformaj ondoj. Poste mi renkontis Roger Springer, Sandor kaj Franciska ĉe la Bavaria kafejo. Ne estis kutima sabato por tio [Manlia Esperanto-Klubo], do ni dankas al Roger por alveni renkonti nin kaj por la trinkaĵo. Roger alportis fotoalbumojn de Eunice Graham por doni al la arkivo. Sandor kaj mi adiaŭis ĉar ni iris al lingva festivalo en Gordon, kiun Dmitri organizis. Estis tre amika okazo de ĉ. 20 partoprenantoj. Ni lernis iomete pri la tamila, hindia, araba, tanguta (antikva lingvo apud Mongolio), nederlanda, kaj lingvo de negranda grupo en Rusujo. Dmitri prezentis tiun lastan. Ankaŭ Sandor prezentis pri Esperanto.

Alveninte al E-Domo per la aŭto de Dmitri mi estis preta iom ripozi, sed la klubo estis tiel aktiva, ke ne eblis. En la korto estis grupo da aktoroj kaj helpantoj, kiuj faris filmon en la ateliero. Ili manĝis kaj babilis. Dmitri, kun amiko Sam, gvidis grupon ĉe la supra etaĝo, kiu ludis ŝakon. Mi enrigardis kaj estis 10–12 da tiuj. En la salono sube Richard Delamore instruis Esperanton al 12 junuloj. Vigle li regalis ilin pri la reguloj de la bona lingvo.

Mi cedis al la sento iom malaktivi kaj lasis la ŝakamantojn kaj junulojn al ties okupoj. Mi promenis kun Sandor al sia loĝloko trans la tereno de la universitato. Estis pli trankvilige inter la imponaj sabloŝtonaj konstruaĵoj kun belaj pordarkoj kaj kortoj sen la senĉesa preterpaso de aŭtaro.

Reveninte al la klubo mi trovis ĝin kvieta. Nur restis duopo silente luktanta en la lasta ŝakludo.

Bonan nokton.

Tri-taga arkiva laborkunveno

Inter la 24-a kaj la 26-a de aprilo membroj Jonathan Cooper (Gosford, NSK), Heather Heldzingen (Melburno), Sandor Horvath (Adelajdo), Franciska Toubale (Melburno) kaj Terry Manley (Armidale, NSK) partoprenis la arkivan laborkunvenon ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo. Alan Turvey (Wyong, NSK) ankaŭ partoprenis la 25-an.

Ni komencis ordigi librojn, skanis proksimume 800 fotojn kaj multe diskutis kiel aranĝi niajn librojn, revuojn kaj aliajn aĵojn. Kelkaj rezultoj espereble baldaŭ aperos en nia retejo. Kompreneble, restas multaj pli por fari, do se iu volas kaj povas helpi, bonvolu kontakti nin.

Helpantoj en la arkivejo

Dum la posttagmezo de la 24-a, Jonathan gvidis la grupon, plus plurajn aliajn esperantistojn, tra parto de la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio (kie li laboris dum pli ol 30 jaroj).

Grupo ĉe la Art-alerio de NSK

Kvin celoj de la arkivo

1. Konservi la kolekton

Esperanto-Domo estas la plej daŭre havebla loko por konservi la arkivon. Do…
• Ni esploras kiel plej bone konservi la malnovajn raraĵojn en la kolekto
• Ni rekomendas aĉeton de taúgaj ujoj por kaj konservi kaj montri kolekterojn en sekuraj kondiĉoj

2. Diskonigi kaj disponigi la enhavon al la esperantistaro

Plej efike oni uzus la interreton, sed tio dependas de rimedoj kaj homaj kaj teĥnikaj. Do…
• Ni registru la enhavon en la retejo
• Ni fotu, kie taŭgas
• Ni skanu raraĵojn
• Ni pruntedonu por studesploroj

3. Propagandi per arkivaĵoj

• Ni ekspozicii raraĵojn, aŭ rete aŭ fizike (en taŭgaj ujoj), por propagandi

4. Aldoni aĵojn al la kolekto

• Ni serĉu mankojn en la kolekto, aparte pri Aŭstralio, kaj petu esperantistojn por donacoj

5. Kribri la kolekton

• Ni apartigu neraraj duoblaĵojn: aŭ metu ilin en la bibliotekon aŭ – se tiuj estas superfluaj – ofertu ilin al kluboj aŭ individuoj

– Jonathan Cooper kaj Terry Manley

Raporto pri Bekasi de Ilia Sumilfia Dewi

Raporto pri Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio

La 28-an de marto ĝis la 2-an de aprilo 2018 okazis la dua trilanda kongreso en la urbo Bekasi, kiu troviĝas 55.6 km for de la internacia flughaveno en Ĝakarto.

Plejparte da eksterlandaj kongresanoj neniam aŭdis pri la urbo kaj ne havis ideon kia urbo ĝi estas. Tamen mi proponis la urbon al aliaj organizantoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĉar en tiu dua granda urbo de Okcidenta Javo troviĝas junuloj, kiuj jam lernis Esperanton ĉe lingva komunumo, Faktabahasa Bekasi. Krom tio, kelkaj junaj aktivuloj loĝas en Bekasi kaj pretis labori por organizi la kongreson.

Ĉi-foje la kongreso estis malpli granda ol la lasta unua trilanda kongreso, en Bandung en 2016. Partoprenis 37 indonezianoj kaj 29 eksterlandanoj el 7 landoj: Aŭstralio, Nov-Zelando, Belgujo, Hispanujo, Koreio, Filipino kaj Orienta Timoro. Inter kongresanoj troviĝis novuloj kaj junuloj el diversaj partoj de Indonezio. Ni sukcese venigis ilin pro la vojaĝsubteno, kiu disponigita de speciala konto ĉe UEA (iesa-p). Koran dankon al esperantistoj, kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto. Ankaŭ estis bonega afero, ke venis dek orient-timoranoj pere de subvencio, kiu estis aranĝita de Heidi Goes.

Vespere en la unua tago, la kongreso malfermiĝis kun iom da ceremonio. La organizantoj de tri landoj bonvenigis la kongresanojn per salutmesaĝoj. Inter tiuj, juna indoneziano legis Esperantan poemon kaj la grupo de orient-timoranoj kantis bele sian tradician kanton. Poste ĉiuj prelegantoj havis eblecon por inviti kongresanojn al siaj prelegoj kaj laste ni kune kantis la himnon, La Espero. La programo daŭris per amuzaj ludoj en la interkona vespero.

La sekvontan tagon, kelkaj gravaj prelegoj okazis, kiel prelego de Humphrey Tonkin, kiu parolis pri nuna situacio de Esperanto en la mondo, kaj prelego de la prezidanto de UEA, Mark Fettes, pri nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Tiuj prelegoj estis aranĝitaj bone per Skype. Samtempe en aliaj salonoj du invititaj instruistoj instruis Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. La kursoj okazis kvarfoje dum tri horoj taĝe. Aliaj interesaj prelegoj ankaŭ estis prezentitaj de homoj el Filipinoj, Aŭstralio kaj Hispanujo. Ni ankaŭ donis ŝancon al komencantoj prelegis, por ke ili havu kuraĝon paroli la lingvon.

La 30-an de marto, kiam estis feria tago de Pasko en Indonezio, pli da indonezianoj povas ĉeesti la kongreson. Okazis denove prelego per Skype kaj ĉifoje, Jonathan Cooper el Aŭstralio prelegis pri kiel verki por la elektronika medio. Poste pluraj prelegoj pri kulturo, interesaj temoj riĉigis la konon de kongresanoj. Vespere, la grupo de orient-timoranoj prezentis artan spektaklon. Ili kantis, dancis, eĉ ludis magion. Sekvante la programon daŭris kiel arta vespero en UK. La kongresanoj grupe aŭ sole montris sian prezentadojn en arto. Kun kelkaj eksterlandaj partoprenantoj, ni kune dancis tradician dancon el Indonezio.

Antaŭ la Nacia Arta Gallerio, Ĝakarto

Dum la ekskursa tago, kiu okazis sabate, ni forveturis al Ĝakarto por viziti la nacian galerion, kiu havas kolekton kaj ekspozicias artaĵojn. Poste la partoprenantoj ankaŭ vizitis la nacian muzeon kaj “Taman Mini Indonesia Indah”, kiu estas rekomendinda por iom lerni pri la diverseco de indonezia kulturo. Vespere, la partoprenanto de Balio rakontis sian Esperanto-agadon kaj sekve estis lingva festivalo, kies celo estis iom lerni kaj praktiki aliajn fremdajn lingvojn. Junaj indonezianoj tre entuziasme partoprenis tiun ĉi programon ĉar ili multe interesiĝas pri uzo de la lingvoj.

Anatŭ la Balia domo ĉe “Taman Mini Indonesia Indah”

La 1-an de aprilo, grupo de kongresanoj partoprenis la senveturilan tagon, kiu regule okazas dimanĉo-matene. Inter la 6-a kaj la 10-a atm la aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, bicklistoj kaj kurantoj. Dum unu horo ni utiligis la eventon por reklami Esperanton al la publiko. Por kapti la atenton de ĉirkaŭaĵo, ni marŝis kun kongresa standardo, kantis kaj dancis kune. Tiel kelkaj homoj proksimiĝis kaj demandis pri Esperanto kaj nia agado.

Impona prelego pri la historio de indonezia Esperanto-movado estis prezentita de Heidi Goes de ŝia preskaŭ preta libro. Ŝi esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiel la libro povas esti bonkvalita rimedo por malkovri la ekziston de Esperanto en Indonezio.

Sekve, Carlos Spinola prelegis pri la uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanujo, kaj la projekto Cassini. Aliaj prelegoj ankaŭ estis interesaj, kiel prelego de Park Soohyean pri la manĝaĵkostumo de la korea tradicia festotago, kaj rigardo al kantoj laŭ lirikverkista vidpunkto de Kam Lee el Aŭstralio. Vespere ni kune iris al restoracio por la bankedo.

Kuna manĝado – ofte la plej interesa parto de kongreso

Dum la lasta tago, matene, okazis la fermo. Tiam la partoprenantoj havis eblecon por diri siajn impresojn, opiniojn aŭ kritikojn. Ni dirus ke la kongreso estis sukcesa ĉar la komentoj de partoprenantoj ĉefe estas pozitivaj. Dum la ferma ceremonio multe substrekis, ke la valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Por la tria kongreso, ni iomete komencis esplori la eblecon por starigi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj.

Ilia Sumilfia Dewi : ilia.dewi@gmail.com
Indonezia Esperanto-Asocio