Retejo ne funkciis dum semajno

Je la 4-a ĝis la 11-a junio 2014, tiu ĉi retejo ne funkciis, pro ‘aparatara fiasko’ de la ret-servilo.

Komenca esploro indikas ke ĉio estas sama kiel antaŭ la fiasko, sed se vi trovos ion ajn strangan, bonvolu sciigu nin.

Se vi penis sendi retleteron al AEA (al adreso finanta per ‘@esperanto.org.au’) dum la senkonekta periodo, bonvolu resendi.

Esperanto, la lingvo de amo

Radio-intervjuo kun Heather Heldzingen ĉe 774 ABC Melburno, de Richard Stubbs, la 6-an de junio 2014, 1.30 ptm

Legu la artikolon (en la angla)

Heather Heldzingen

Heather Heldzingen eklernis Esperanton dekkvinjaraĝe pro juna viro, al kiu ŝi enamiĝis. Tiu viro fariĝis ŝia edzo.

Adelajda vintra kursaro

La ĉijara vintro-kursaro estis unu-taga aranĝo dimanĉon, la 8-an de junio 2014. En la komfortaj ejoj de la komunumejo Box Factory kunvenis 14 interesiĝantoj, du el ili el Whyalla (400 km for de Adelajdo). Sandor Horvath instruis la komencantojn, Trevor Steele la progresantojn. Post la komuna lunĉo, prizorgita de Indrani Beharry-Lall, sekvis paroligaj ludoj, personaj rakontoj, mallongaj prelegetoj, diskutado pri lingvaj kaj organizaj problemoj. Ni amuziĝis kaj lernis samtempe. Pluraj aĉetumis en la malgranda libroservo.

Raportis Katja Steele

Cathy Taggart amuzas la grupon per pupludo

La plej juna partoprenantino

Diligenta geedza paro: Birgitta kaj Michael

Parolas Paul Desailly

La preskaŭ kompleta grupo

Esperanto-TV lanĉiĝis

Esperanto TV

Sidnejo, Aŭstralio: La sola IPTV-kanalo de la mondo, en la internacia lingvo Esperanto, debutis la kvinan de aprilo 2014. Ĉi tiu nova televid-kanalo estas elsendita per alt-rapida Interreto kun IPTV-teknologio. Ĝi estas disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan Interretan konekton, t.e. Interret-ebligitaj televidiloj, komputiloj, tabulaj komputiloj kaj [lertaj] poŝtelefonoj (Android kaj iOS), kaj pliaj plivastiĝo kaj klienta subteno estas planataj por aliaj kontinentoj meze de 2014. La enhavo estas plejparte en Esperanto, kaj konsistas el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo.

La ĉefa celo de la nova elsenda kanalo “Esperanto-TV” estas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis denaskaj parolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

Esperanto-TV estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios. Reprezentanto de la estraro de Esperanto-TV, Richard Delamore, priskribas ĝian celon kiel ‘Servi kaj kreskigi la esperantan komunumon ĉirkaŭ la mondo, kaj ankaŭ provizi al ne-esperantistoj enrigardojn en ĉi tiun unikan komunumon.’

Riĉardo Delamore kaj Dmitrij Luŝkinov ĉe la lanĉo

Pekina Esperantisto ricevis premion de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo

S-ro Rainer KURZ donis atestilon kaj simbolan monpremion al Ding Xiaosong, kies mallonga filmo, titolita “Esperanto Muzikigas Vian Vivon”, gajnis la unuan premion de la rigardantoj (la premion ‘Aŭstralia Populara Elekto’) de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo

Je la 30a de Marto 2014 okazis la Pekina Esperanto Filmfestivalo. Post prelego pri la konkurso de mallongaj filmoj por 125-a jariĝo de la naskiĝo de Esperanto, samideano Rainer KURZ konigis la Kanberan Esperanto-Filmfestivalon, kiu okazis dum la Aŭstralia Esperanto Somerkursaro kaj Kongreso januare, 2014. Kiel la fondinto kaj gvidanto de la festivalo, Rainer KURZ aparte aranĝis voĉdonadon por elekti la plej ŝatatan filmon de la ĉeestantoj, dume la filmo “Esperanto Muzikigas Vian Vivon” gajnis la premion. La Aŭstralia Esperanto Asocio donis atestilon kaj simbolan monpremion de 50 aŭstraliaj dolaroj.

Legu plu