Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 2022

Kiam? 8–12 januaro 2022 Specife: inter sabato, la 8a de januaro, 11:00, kaj merkredo, la 12a de januaro, 21:00 Ĉiuj tempoj estas laŭ Sidnejo (UTC+11). Kiel? Rete, per Zoom Programo Vidu la plenan programon, kun ligiloj al filmetoj en YouTube. Kiom ĝi kostis? Membroj de AEA aŭ NZEA: senpage (tamen pri donacoj ni estis tre dankemaj) Ne-membroj: rekomendita donaco de AUD 75,00 por la tuta kongreso, aŭ po AUD 20,00 tage Somerkursaro Okazis formalaj klasoj (kun mondfama instruisto Alekso Miller) […]

Artikolo pri Marcel Leereveld (kaj Esperanto) en la gazeto “The Age”

Ĵurnalisto Carolyn Webb verkis interesan artikolon en la melburna gazeto The Age, pri Marcel Leereveld, kiu 104-jariĝos sabaton, la 4an de decembro. Jen du eltriaĵoj: He writes weekly articles, on computer, for an Esperanto magazine. He is an opera fan and a keen gardener. He was born in Amsterdam in 1917, and Esperanto has been a passion since 1934, when his grandfather, who believed it would be better for world peace if everyone spoke the same language, ordered him to […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2021

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) – Rimarku, Sidnejo nun sekvas somertempon Programo (Estontaj sesioj anonciĝos.) Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au Antaŭaj sesioj 19 Decembro 2021 Efike prelegi – Jonathan Cooper (Aŭstralio) Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al la mondo potencan ilon. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste one aŭdis la esprimon “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, […]

Kongreso 2021 en YouTube

Spektu la prelegojn kaj aliajn sesiojn de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, en YouTube. Bonvolu spekti, ŝati, kaj meti komentojn. Viziti la Kanalon de “Esperanto Australia” en YouTube Efike prelegi De Jonathan Cooper, sabaton, la 9-an de januaro 2021. Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al homoj potencan ilon por prelegi kaj prezenti. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste aperis la esprimo “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas […]

Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021

Pro la daŭraj limigoj pri vojaĝoj kaj kunvenoj rilate al KOVIM-19, la kongreso okazis tute interrete. Datoj kaj horoj Sabato, 9-a de januaro – merkredo 13-a de januaro 2021 UTC+11 Filmetoj Filmetoj de la prelegoj kaj aliaj sesioj estas spekteblaj en YouTube. Vidi la filmeto-liston > Programo Inkluzivis: klasoj de Esperanto en 3 niveloj (Komencantoj inkluzive de infanoj almenaŭ 8-jaraĝaj, Progresantoj kaj Spertuloj) kaj prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Rigardi la detalan programon Kotizoj Membroj de AEA aŭ NZEA: […]

Prelegoj spekteblaj per YouTube (septembro 2020)

Du pluaj prelegoj per Zoom, organizitaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio, estas nun spekteblaj: Dimanĉon, la 16-an de aŭgusto 2020 “Mia esperantista vivo” – Carlo Minnaja (Italio) youtu.be/ciF3UQoRqOw Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) – Manfred Westermayer (Germanio) youtu.be/nCpjMQQkyh4 Kanalo YouTube de Aŭstralia Esperanto-Asocio (“Esperanto Australia”): www.youtube.com/channel/UCroGoFIlRT6nnni-hXve6ww

Prelegoj spekteblaj per YouTube (aŭgusto 2020)

Du pluaj prelegoj per Zoom, organizitaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio, estas nun spekteblaj: Dimanĉon, la 16-an de aŭgusto 2020 “Historiaj pandemioj kaj la sekvoj ” – Trevor Steele (Aŭstralio) youtu.be/dIncOG53euM “Kenwood House: historia domego en norda Londono – Anna Löwenstein (Britio) youtu.be/ky4RS8Dso4Q Kanalo YouTube de Aŭstralia Esperanto-Asocio (“Esperanto Australia”): www.youtube.com/channel/UCroGoFIlRT6nnni-hXve6ww