Adelajda vintra kursaro

La ĉijara vintro-kursaro estis unu-taga aranĝo dimanĉon, la 8-an de junio 2014. En la komfortaj ejoj de la komunumejo Box Factory kunvenis 14 interesiĝantoj, du el ili el Whyalla (400 km for de Adelajdo). Sandor Horvath instruis la komencantojn, Trevor Steele la progresantojn. Post la komuna lunĉo, prizorgita de Indrani Beharry-Lall, sekvis paroligaj ludoj, personaj rakontoj, mallongaj prelegetoj, diskutado pri lingvaj kaj organizaj problemoj. Ni amuziĝis kaj lernis samtempe. Pluraj aĉetumis en la malgranda libroservo.

Raportis Katja Steele

Cathy Taggart amuzas la grupon per pupludo

La plej juna partoprenantino

Diligenta geedza paro: Birgitta kaj Michael

Parolas Paul Desailly

La preskaŭ kompleta grupo

Posted in Evento and tagged .