
Francois HOUNSOUNU kaj Rainer KURZ (20 decembro)
La 3-an dimanĉon de ĉiu monato
16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+10)
Programo
20 Decembro 2020
16:00: ACM: Afrika Centro Mondcivitana – François HOUNSOUNOU (Benino). ACM Benino estas ne-registara organizo neprofitcela. Ĝi havas duoblan rolon: edukado kaj Esperanto. François klarigos ĝian rolon en Benino.
17:00: Iniciato Komunikadmasko – Rainer Kurz (Germanio). Rainer fondis la iniciaton esperanto.communicationMask.org. La neprofitcela teamo disvolvas travideblajn maskojn kontraǔ KOVIM-19, por ke ni baldaǔ povos rekomenci normalan vivon ne endanĝerigante aliajn.
Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au
Ni sendos al vi la ligilon la tagon antaŭ la evento.
Antaŭaj sesioj
15 Novembro 2020
Eldonejo Lorenz: 45 jaroj disvastigante spiritismon kaj Esperanton – Alvaro Motta (Brazilo)
La filipina lingvo: krizo pri identeco? Kurioza produkto de kolonia memoro – Albert Stalin Garrido (Filipinoj)
La filipina lingvo, oficiale la nacia lingvo de Filipinoj, havas kuriozan elementon: ĝi estas konfuza mikso de pluraj lingvoj, lokaj kaj fremdaj. Kiel tio efikas sur ĝiajn parolantojn? Ĉu vi povos kompreni kelkajn frazojn? Rigardu la kuriozan lingvopolitikon en Filipinoj, mem spuron de jarcentoj de koloniaj radikoj.
18 Oktobro 2020
MAS (Monda Asembleo Socia) – Pere de bildoj, Eddy Raats (Belgio) klarigis la statutojn de MAS, poste parolis pri MAS-eldonoj kaj montris la kovrilojn de kelkaj novaj eldonoj. Fine li prezentis kelkajn el siaj verkoj kaj parolis pri sia nuna projekto.
KER ekzamenoj – Szabolcs SZILVA (Hungario/Pollando) klarigis la signifon de KER-ekzamenoj kaj gvidis kelkajn interagajn taskojn kun la partoprenantoj. Li ankaǔ prezentois sian novan libron, Pri Kio Temas.(Atentu: Szabolcs SZILVA ne oficiale reprezentas la KER-teamon.)
20 Septembro 2020
Mia esperantista vivo – Fama esperantisto Carlo Minnaja esploris sian tre varian esperantistan vivon kaj ankaŭ aludis al kelkaj ne-esperantistaj partoj.
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) – Manfred Westermayer el Germanio prezentis la historion, la evoluon, la celojn, atingojn kaj la nunan situacion de AVE. Informo pri AVE
16 Aŭgusto 2020
Historiaj pandemioj kaj la sekvoj – Trevor Steele (Aŭstralio)
Kenwood House: historia domego en norda Londono – Anna Löwenstein (Britio). Anna estas volontulo (en pli feliĉaj tempoj) ĉe Kenwood House en norda Londono. Tiu bela domego estas nun plena je elstaraj artaĵoj el la 17a ĝis 19a jarcentoj. Anna montris kelkajn el la plej gravaj pentraĵoj, kaj rakontis iujn neatenditajn faktojn pri la homoj, kiuj loĝis tie antaŭ 250 jaroj.
19 Julio 2020
Monato – 40 jaroj: La historio de la mondfama Esperanta revuo – Paŭl Peeraerts (Belgio), ĉefredaktoro de Monato
La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion – D-ro Márkus Gábor (Hungario), ekonomikisto kaj verkisto
Venonta datoj kaj temoj
(Anoncotaj)