
Eddy Raats kaj Szabolcs SZILVA (18 oktobro)
La 3-an dimanĉon de ĉiu monato
16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+10)
Programo
18 oktobro
MAS (Monda Asembleo Socia) – Pere de bildoj, Eddy Raats (Belgio) klarigos la statutojn de MAS, poste parolos pri MAS-eldonoj kaj montros la kovrilojn de kelkaj novaj eldonoj. Fine li prezentos kelkajn el siaj verkoj kaj parolos pri sia nuna projekto.
KER ekzamenoj – Szabolcs SZILVA (Hungario/Polando) klarigos la signifon de KER-ekzamenoj kaj gvidos kelkajn interagajn taskojn kun la partoprenantoj. Li ankaǔ prezentos sian novan libron, Pri Kio Temas.
Antaŭaj sesioj
20 septembro 2020
Mia esperantista vivo – Fama esperantisto Carlo Minnaja esploris sian tre varian esperantistan vivon kaj ankaŭ aludis al kelkaj ne-esperantistaj partoj.
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) – Manfred Westermayer el Germanio prezentis la historion, la evoluon, la celojn, atingojn kaj la nunan situacion de AVE. Informo pri AVE
16 Aŭgusto 2020
Historiaj pandemioj kaj la sekvoj – Trevor Steele (Aŭstralio)
Kenwood House: historia domego en norda Londono – Anna Löwenstein (Britio). Anna estas volontulo (en pli feliĉaj tempoj) ĉe Kenwood House en norda Londono. Tiu bela domego estas nun plena je elstaraj artaĵoj el la 17a ĝis 19a jarcentoj. Anna montris kelkajn el la plej gravaj pentraĵoj, kaj rakontis iujn neatenditajn faktojn pri la homoj, kiuj loĝis tie antaŭ 250 jaroj.
19 Julio 2020
Monato – 40 jaroj: La historio de la mondfama Esperanta revuo – Paŭl Peeraerts (Belgio), ĉefredaktoro de Monato
La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion – D-ro Márkus Gábor (Hungario), ekonomikisto kaj verkisto
Estontaj temoj kaj prelegantoj estas anoncotaj.
Venontaj datoj
15 Novembro 2020
20 Decembro 2020
Se vi deziras partopreni iun sesion, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au
Ni sendos al vi la ligilon la tagon antaŭ la evento.