Tre malfeliĉe ni anoncas, ke nia kara amikino Margaret Chaldecott forpasis la 25-an de marto, 2019. Margaret estis dum longa tempo membro de la Sidneja Esperanto-Societo kaj, ekde 1964 ŝi estis diverstempe sekretario, prezidanto kaj kasisto de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio (kaj la redaktisto de la novaĵletero “Telopeo”) kaj estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ŝi estis delegito de UEA dum multaj jaroj. Per dediĉitaj membroj kiel Margaret la movado travivis kaj prosperis dum multaj jaroj kaj pro tio ni […]