Raporto pri la Kongreso kaj Somerlernejo, 2014

Kanbero, 3–12 januaro 2014 En la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero unu el sennombraj konstruaĵoj nomiĝas Ursula Hall. En ĝi la estraro de AEA organizis la Kongreson kaj Somerkursaron de Aŭstralia Esperanto-Asocio por 2014. Partoprenis en ĝi proksimume 52 fervoraj gesamideanoj el Koreio, Nepalo, Indonezio, Germanio, Novzelando, Vjetnamio, Novkaledonio, Hungario kaj eĉ pli multaj el Aŭstralio. Ni kunvenis en tre pura, bela kaj grandega ĉambrego. En la dua vespero (sabato) Trevor Steele gvidis kvizludadon, kiu amuzis nin ĉiujn, malgraŭ ke […]

Retejo ne funkciis dum semajno

Je la 4-a ĝis la 11-a junio 2014, tiu ĉi retejo ne funkciis, pro ‘aparatara fiasko’ de la ret-servilo. Komenca esploro indikas ke ĉio estas sama kiel antaŭ la fiasko, sed se vi trovos ion ajn strangan, bonvolu sciigu nin. Se vi penis sendi retleteron al AEA (al adreso finanta per ‘@esperanto.org.au’) dum la senkonekta periodo, bonvolu resendi.

Adelajda vintra kursaro

La ĉijara vintro-kursaro estis unu-taga aranĝo dimanĉon, la 8-an de junio 2014. En la komfortaj ejoj de la komunumejo Box Factory kunvenis 14 interesiĝantoj, du el ili el Whyalla (400 km for de Adelajdo). Sandor Horvath instruis la komencantojn, Trevor Steele la progresantojn. Post la komuna lunĉo, prizorgita de Indrani Beharry-Lall, sekvis paroligaj ludoj, personaj rakontoj, mallongaj prelegetoj, diskutado pri lingvaj kaj organizaj problemoj. Ni amuziĝis kaj lernis samtempe. Pluraj aĉetumis en la malgranda libroservo. Raportis Katja Steele