Raporto pri la Kongreso kaj Somerlernejo, 2014

Kanbero, 3–12 januaro 2014

En la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero unu el sennombraj konstruaĵoj nomiĝas Ursula Hall. En ĝi la estraro de AEA organizis la Kongreson kaj Somerkursaron de Aŭstralia Esperanto-Asocio por 2014.

Partoprenis en ĝi proksimume 52 fervoraj gesamideanoj el Koreio, Nepalo, Indonezio, Germanio, Novzelando, Vjetnamio, Novkaledonio, Hungario kaj eĉ pli multaj el Aŭstralio.

Ni kunvenis en tre pura, bela kaj grandega ĉambrego. En la dua vespero (sabato) Trevor Steele gvidis kvizludadon, kiu amuzis nin ĉiujn, malgraŭ ke la premio esti nur la fiero de la gajninto.

Dimanĉo-matenon okazis ekumena Diservo. Tiu estis tre interesa. Oni aŭdis pri multaj malsamaj religioj kaj lernis multon. Okazis ankaŭ kelkaj ekskursoj al tre interesaj lokoj en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio.

La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj en la kongresejo estis multaj kaj diversaj. Eble multaj el ni manĝis multe tro ol estis bona por niaj sanoj, sed ili bongustis.

Okazis kelkaj prezentaĵoj de diversaj specoj, ekzemple, Nepala Vespero prezentita de Indu Thapalia kaj Bharat Ghimire. Ni aŭdis ĉion sciindan pri Nepalo. Poste Indu prezentis al ni nepalan dancon. Multaj belegaj samideaninoj iom post iom partoprenis en ĝi.

danco

Indu Thapalia gvidas kongresaninojn en moderna nepala danco

Jonathan Cooper parolis brile pri arto. Ankaŭ parolis Lumera Nohill pri la Korea Esperanto-Junularo. Ŝi parolis tre klare, interese kaj senerare.

Dmitrij Luŝnikov gvidis diskuton pri ideoj, pri Esperanto-Televido, Esperanto-Domo kaj lingvaj festivaloj. Rainer Kurz montris plurajn filmetojn el filmkonkurso okazinta en Germanio. La prezentado fakte iĝis filmkonkurseto: ni elektis niajn plejŝatatajn filmojn kaj la venkanta filmo gajnis la premion ‘Aŭstralia Populara Elekto’.

Okazis Lingvofestivaleto ankaŭ ĉe ni. Lingvoj priparolataj inkluzivis la ĉina, germana, hungara, indonezia, korea, nepala, pitjantjatjara, rusa, slovaka kaj vjetnama.

prelego

D-ro Markus Gabor parolas pri la hungara lingvo

Kompreneble neniu povis ĉeesti ĉion, sed jen kelkaj aliaj elstaraĵoj:
• Pri ”Arĥiva Historio de AEA” prelegis Huigh Malcolm kaj Terry Manley
• Daniel Kane parolis pri la fama Jørn Utzon, kiu konstruis la mondfaman Operejon en Sidnejo
• Ĉarma Maria Staykova parolis pri sia onklino, Belka Beleva (vere tre belega kaj kortuŝa parolado)
• Trevor Steele parolis pri la ”Aŭstralia Antologio”
• Heather Heldzingen parolis pri la Universala Kongreso en Islando en 2013

Maria Staykova parolis pri sia onklino, la fama esperantista aktorino, Belka Beleva

Maria Staykova parolis pri sia onklino, la fama esperantista aktorino, Belka Beleva

Vendredon, la koruso belege distris nin per kortuŝe belegaj kantoj. Okazis ankaŭ pluraj teatraĵoj kaj la tago finiĝis per ”Diskoteko”.

Unu el la belaj kantoj kantitaj de la koruso

La antaŭlastan tagon okazis pluraj ekskursoj. Unu tre interesa estis al iu loko, de kie iuj sciencistoj povas esplori kaj komuniki kun Marso, Jupitero kaj multaj aliaj planedoj kaj kosmoŝipoj. Ni iris ankaŭ vidi la Nacian “Arboretum” (arborologia parko). La festmanĝado okazis en moderna taja restoracio la finan vesperon: la manĝaĵo estis tre bongusta, sed la bruo en la loko estis neeltenebla. Oni disdonis diplomojn ktp, sed la aŭkcio okazis hejme en la kolegio.

bankedo

Bharat Ghimere prezentas atestilon al kurs-partoprenanto, dum la bankedo

Entute treege bonega kongreso. Ĉiuj estis feliĉaj kaj helpemaj. Estis tre granda ĝojo lerni ion novan kaj ekkoni geamikojn el la tuta mondo.

(Priskribo de la kongreso bazita sur raporto verkita de Bob Felby)

Kelkaj komentoj de partoprenintoj

Laǔ mia vido kaj sento, la kongreso estis tre agrabla. Mi povis kunveni kun ĉiuj kaj interparoli, ankaǔ manĝi kaj dormi bone. Do, en la loko nenio mankis. Tiu evento refoje pruvis por mi, ke esperantistoj ja estas amikemaj, helpemaj, bonkoraj, lertaj kaj scivolemaj homoj. Mi kaj Eko, nome de IEA, dankas AEA, ke ĝi traktis nin kiel bonaj amikoj.
Andre Samosir (Indonezio)

La kongreso tre plaĉis al mi. Mi sentis min sekura en multaj ĉambretoj, kiuj permesis malgrandajn kunsidojn. Mi ŝatis ĉeesti la diversajn prelegojn ĉiutage. Mi esperas, ke en la estonteco pli da aǔstraliaj junuloj venos.
Lumera (Koreio)

Mi tre ŝatis la lecionojn kaj la eblecon partopreni lecionon. Mi antaǔe neniam faris tion. Tamen, mi ofte volis aǔskulti la samtempajn matenajn prezentaĵojn.

La kongresloko estis bona, komforta kaj en bona loko en Kanbero. Krome, Kanbero estas ideala loko por nacia kongreso, interesa kaj ne tro varma.

La manĝaĵo estis bona.
Marko Schmidt (Aŭstralio)

La kongreso estis plena, kun multe por fari. La unua, amuza vespero donis bonan komencon kaj post la ludado sur la planko per la ŝuoj ni ja bone konis unu la aliajn.

Mi ŝatis mian kurson (de Trevor) kaj aǔdis bonajn raportojn pri la aliaj du.
Hazel Green (Verda Nukso) (Aŭstralio)

Mi tre ŝatis, ke mi povas renkonti multajn novajn amikojn kiuj donis al mi novajn spertojn. Do, mi havos interesajn rakontojn kiel premio por la esperantistoj en Indonezio. Multajn dankegojn al AEA pro ĝia malavareco. Vivu Esperanto en la tuta mondo.
Eko (Indonezio)

Mi nun iomete parolas Esperanton. Mi sentis min tre bone. La kunularo estis bona. Mi rakontos al ĉiuj pri la Esperanto-Kongreso.
Elizabeth Hellenpach (Aŭstralio)

Mi tre ĝoje partoprenis la aǔstralian Kongreson. Mi multe lernis, ne nur la lingvon, sed ankaǔ pri historio, artaĵoj, E-movadoj de diversaj landoj. Mi partoprenis la kurson de progresantoj kaj mia nivelo pliboniĝis. Mi havis tre interesan tempon kun aǔstraliaj esperantistoj. Ĝi estis mirinda tempo dum mia E-agado. Koran dankon al AEA. Mi deziras sukceson al AEA.
Duong Tu Kieu (Vietnamio)

Mi multe aǔdis pri la aǔstraliaj kongresoj kaj somerkursaroj. Do, bonŝance, ĉi-jare mi sukcesis partopreni. Estis agrabla kongreso, kiu okazis en belega loko en Aǔstralio. Ĉiu partoprenanto estis amikema, helpema kaj ĉarma. Mi partoprenis la progresintan kurson. La instruisto estis Trevor, fama esperanta verkisto. Plaĉis al mi lia instruado. Li tiel ĉarme kaj klare klarigis la temojn. Ankaǔ la dormoĉambroj kaj la manĝaĵo plaĉis al mi. Mi esperas ke mi povas reveni al Aǔstralio iam.
Indu Thapaliya (Nepalo)


Video: Esperanto Kongreso en Kanbero: 5 Aŭstralianoj parolas (Unua parto), de Nicole Else

Elŝutu plenan programon (PDF, 270 KB)

Posted in Kongreso and tagged , , .