La Jarkunveno de AEA okazis sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. Terry Manley, el Armidale, NSK, malavare konsentis esti nomumita kiel nova estrarano, por anstataŭi Joanne Johns, kiu decidis ne esti renomumata. Terry kaj la cetero de la estraro estis tiel elektitaj. Vidu la (nuntempa) liston de estraranoj.
Category Archives: Jarkunveno
Jarkunveno 2018
La Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. La kunveno komenciĝos je la 2-a ptm per Australian Eastern Summer Time (Sidnejo, Melburno). Se vi volas partopreni, bonvolu retpoŝti vian Skype-nomon al Sandor, per prezidanto@esperanto.org.au.
Jarkunveno (per Skype): 12 Dec 2015
La jarkunveno de AEA okazos la 12-an de Decembro 2015 je 4:30 ptm (Orienta somertempo) per Skype. Se vi volas preni parton en la kunveno, bonvolu sendi vian Skype-nomon al la prezidanto, Sandor Horvath ĉe sandorhorvath07 [ĉe] gmail.com, antaŭ la dato. Ni aranĝis ĝin tiel ĉar niaj jarkunvenoj kutime okazas dum kongresoj, sed la venonta okazos en Marto 2016, en Indonezio.
AEA-Raporto de decembro 2014
Elŝutu la oficialan raporton de AEA por decembro 2013 – decembro 2014, prezentota dum la Jarkunveno la 3-an de january 2015. En Esperanto kaj la angla.