People holding an Esperanto flag

Kongreso 2024, Ballarat Viktorio

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2024 okazis en Ballarat, 5–14 januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto Vespero de teatro kaj muziko Ekskursoj Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvespero Jarkunveno Elŝuti la programon (PDF – 151 KB). Partopreni virtuale Iuj sesioj estis spekteblaj per Zoom. Plej multe da tiuj estas […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+10) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo ne plu sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 19 May 2024 (Anoncota) Antaŭaj sesioj 21 Aprilo 2024 Brassens en Esperanto: Plu vivu Oĉjo Georgo! – Marcel REDOULEZ (Francio) Georges Brassens (1921-1981) estis franca kanzonisto, konsiderata kiel eminenta poeto de la 20a jarcento. Diversloke tra la mondo multaj […]

Kongreso 2023, Melburno

La aŭstralia kaj nov-zelanda kongreso kaj somerkursaro en 2023 okazis en Melburno, 6–15 januaro. (Por informo pri la kongreso en 2024, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo INTERNATIONAL HOUSE Melbourne University, 241 Royal Parade, Parkville, Vic 3052 Por esperantistoj kaj lernantoj La programo inkluzivis: Klasojn de Esperanto Vesperon de teatro kaj muziko Ekskursojn Prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvesperon Jarkunvenon Elŝuti la Kongresan Libron (PDF 167 KB) – enhavantan la “plenan” programon. Partopreni virtuale Plejmulte da sesioj estis spekteblaj per […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2022

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2021 Programo (Vidu nuntempan jaron.) Antaŭaj sesioj 18 Decembro 2022 Literatura Foiro fermas la centjaran jubileon de Literatura Mondo – Giorgio Silfer La fama kultura revuo Literatura Foiro kompletigis sian 53an jarkolekton, dum kiu kvin eseoj de Giorgio Silfer kaj unu de Carlo Minnaja […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2021

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11) – Rimarku, Sidnejo nun sekvas somertempon Programo (Estontaj sesioj anonciĝos.) Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au Antaŭaj sesioj 19 Decembro 2021 Efike prelegi – Jonathan Cooper (Aŭstralio) Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al la mondo potencan ilon. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste one aŭdis la esprimon “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, […]

Kongreso 2021 en YouTube

Spektu la prelegojn kaj aliajn sesiojn de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, en YouTube. Bonvolu spekti, ŝati, kaj meti komentojn. Viziti la Kanalon de “Esperanto Australia” en YouTube Efike prelegi De Jonathan Cooper, sabaton, la 9-an de januaro 2021. Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al homoj potencan ilon por prelegi kaj prezenti. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste aperis la esprimo “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas […]

Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021

Pro la daŭraj limigoj pri vojaĝoj kaj kunvenoj rilate al KOVIM-19, la kongreso okazis tute interrete. Datoj kaj horoj Sabato, 9-a de januaro – merkredo 13-a de januaro 2021 UTC+11 Filmetoj Filmetoj de la prelegoj kaj aliaj sesioj estas spekteblaj en YouTube. Vidi la filmeto-liston > Programo Inkluzivis: klasoj de Esperanto en 3 niveloj (Komencantoj inkluzive de infanoj almenaŭ 8-jaraĝaj, Progresantoj kaj Spertuloj) kaj prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Rigardi la detalan programon Kotizoj Membroj de AEA aŭ NZEA: […]

Virtuala Unu-taga Kongreso

Dimanĉon, la 7-an de Junio 2020 Per Zoom ĜISDATIĜO 11-jun-2020: Spektu Videaĵojn AEA organizis virtualan vintran kongreson dum la tuta tago. Ni havis la jenajn eksterlandajn prezentantojn: • Duncan Charters, Usono • Katalin Kováts, Nederlando • jOmO, Francio • Renato Corsetti, Britio • Keyhan Sayadpour, Irano Ni ankaǔ oraganizis kelkajn lingvo-klasojn por komencantoj. Partoprenado estis SENKOSTA. Oni povis partopreni la tutan tagon aǔ elekti nur kelkajn sesiojn. PROGRAMO [Tempoj laŭ orienta Aŭstralio (UTC+10:00)] 08:30 Malferma “ceremonio”: Bonveno, klarigoj pri la […]

Kunvenoj rete dum la pandemio KOVIM-19

Pro restriktoj pri publikaj kunvenoj rilate al la pandemio KOVIM-19 (COVID-19), ĉiuj lokaj klub-kunvenoj estas suspenditaj ĝis nova avizo. Pluraj lokaj grupoj anstataŭe okazigis retajn kunvenojn, plejparte uzante Zoom. Iu ajn – eĉ se el alia lando – estas bonvena aliĝi kaj partopreni. Vidu la liston de retaj kunvenoj en Aŭstralio

2020 kongreso: komentoj kaj fotoj

Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro – Aŭklando, Nov-Zelando (10a – 19a Januaro 2020) La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando. Niaj specialaj gastoj estis Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, fama verkisto kaj eks-vicprezidanto de UEA (2013–2019). Inter la programeroj estis ludvespero, tuttaga ekskurso al belaj naturaj lokoj proksime al la urbo, gvidata vizito al Aŭklanda Art-Galerio, kaj seminario por “Aktivula Maturigo” (AMO), kiu […]