<< Menu >>

Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Garrido

Blovo de freŝa aero
Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Stalin Garrido (Filipinoj)

AEA invitis Albert al la dua trilanda kongreso en Bekasi. Estis la unua fojo aǔdi ion pri Esperanto en Filipinoj.

Albert Stalin Garrido

Karaj kongresanoj kaj amikoj,

Kun bedaŭro mi elkore pardonpetas ĉar mi ne povas partopreni la ferman ceremonion kun vi, ĉar mi devas flugi je la 11-a matene. Mi eĉ ne povis ĝuste adiaŭi vin, specife dum la bankedo, ĉar mi devis foriri frue por preni la oportunon aĉeti suvenirojn en la bazaro.

Indonezio estas tre mirinda lando. Kiel mi jam multfoje diris, ĝi multe memorigas min pri Manila. Kun la kultura kaj lingva diverseco, ĝi estas ja kolorplena kaj estas la defio por ni ankoraŭ pli profunde malkovri la mirindaĵojn en tiuj koloroj.

La trilanda kongreso estas blovo de freŝa aero por mi. Tio ĉi estas mia sesa kongreso, sed la unuaj kvin estis precipe por maljunuloj, kun kiuj mi havas kompreneblajn diferencojn, ĉu pri vidpunktoj aŭ spertoj, ktp. Do, estas mia unua fojo partopreni internacian Esperanto-aranĝon, kies partoprenantaron konsistigas plejmulte junulojn. Vidi per miaj du okuloj, ke la esperantista junularo kaj en Indonezio kaj Orienta Timoro vere daŭre kreskas, kaj ili florigas kompetentajn movadanojn, plifortigas la fajron en mia koro. La fajro, ke mia ĉiama aserto ke sudorienta azio estas la espero de nia movado estas fakte tute vera. Kaj la fajro, ke ni ankoraŭ devas multe pli labori por antaŭenigi la jam komencitan sukceson. Mi dankas al ĉiuj junaj indonezianoj kaj orient-timoranoj, kiuj havis la entuziasmon montri siajn lertojn kaj konojn dum diversaj programeroj, kaj kiuj ankaŭ kun intereso interagis kun mi. Nu, mi estas ĝenerale timida homo, sed la pasio interagi fontas el tiu energio montrata de ili.

Orient-timoranoj prezentas “kapoeron”

Mi ankaŭ ĝojegas konatiĝi kun aŭstraliaj kaj novzelandaj esperantistoj, kun kiuj mi antaŭe havis preskaŭ neniun kontakton. Estis ja strange, ke malgraŭ la relativa proksimeco inter Filipinoj kaj la du landoj, ni ne vere havis ajnaspecan kunlaboron. Aliflanke, mi ankaŭ dankas al la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kiu ebligis mian vojaĝon kaj tiel efektive establis rilatojn inter niaj movadoj. Espereble, la movadoj en ambaŭ landoj daŭre kontribuos por plifortigi la rilatojn inter landoj en Azio kaj la Pacifiko.

Entute, mi ĝojas, ke en la tri oportunoj, en kiuj mi povis kunhavigi mian konon (Filipinoj, filipina movado, kaj la tagaloga), multaj ekhavis freŝan scion pri ni. Ĉiam mi trovas energion malfermi la okulojn de eksterlandanoj pri mia lando, specife ankaŭ pri nia landa E-movado, kiu bedaŭrinde restas relative izolita de la cetero de la internacia komunumo.

Ĉion dirinte, mi invitas vin daŭre teni rilatojn kun la filipina Esperanto-komunumo, kaj mi esperas, ke ni vidos unu la alian tre baldaŭ, ĉu en Indonezio denove, aŭ aliloke, aŭ eĉ en Filipinoj, kie mi kun mia tuta koro, bonvenigos vin. Reveninte al niaj hejmlokoj, daŭre ni planu kaj pli pasie agadu por la antaŭenigo de nia nobla afero.

Ĉiam antaŭen!

Albert Stalin Garrido

Tags: , ,