Hejmo
La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas la nacia asocio de la parolantoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo Esperanto en Aŭstralio.
Kio estas Esperanto?
Esperanto estas planlingvo, kretita por ebligi facilan komunikadon inter homoj de malsamaj lingvoj. Kvankam ĝi estas la plej facila el ĉiuj vivaj lingvoj por lerni, ĝi estas riĉa kaj subtila: oni povas esprimi ion ajn per ĝi. Esperanto ne apartenas al iu ajn lando; ĉar ĝi estas dua lingvo por ĉiuj, tiuj, kiuj uzas ĝin komunikas kiel egaluloj.
Tiu ĉi videaĵo respondas al la demando “Kio estas Esperanto?”:
Esperanto tuj donas al vi internaciajn kontaktojn. Vi povas skajpi, tviti, korespondi aŭ retpoŝti kun homoj de preskaŭ iu ajn lando. Estas eĉ tutmonda reto de senpagaj gastigantoj por esperantistoj en preskaŭ 100 landoj. Tio ĉi ne nur ŝparas al vi monon, sed permesas vin viziti lokojn, kiujn plej multe da turistoj ne havas ŝancon vidi. Multaj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas Esperanton, okazas dum la tuta jaro, ĉirkaŭ la mondo.
Esperanto ankaŭ havas grandan internacian literaturon, kun originalaj kaj tradukitaj verkoj, kaj muzikon de diversaj stiloj kaj riĉan varion de blogoj, retejoj kaj eldonaĵoj.

